Mezepoka amkanto

la mezepoka amkantisto Otto von Botenlauben
(fontana statuo en Bad Kissingen, Germanio)

Mezepoka amkanto, kutime nomata laŭ la mezepoka mezaltgermana vorto Minnesang [prononco "Minezang"] estas la skribe fiksita, alte ritigita formo de kantata liriko pri la temo de korteza amo de la okcidenteŭropa nobelaro dum la mezepoko. La mezepoka amkantado estis socie flegata kultura formo en ĉiu parto de la nobelaro – inkluzive de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la tiutempe plej altranga reganto de okcidenta Eŭropo.

En Germanlingvio mezepoka amkantado en la mezaltgermana lingvo skribe dokumentatas ekde pli-malpli la jaro 1155. La en la mezepokaj amkantoj flegita versio de super-dialekta altgermana lingvo estas la unua sistema provo krei tutgermanian literaturan lingvon (nur 400 jarojn poste sekvas dua provo pri tia norma lingvaĵo fare de Marteno Lutero).

Dum la malfrua mezepoko, ekde proksimume la jaro 1250, aliaj literaturaj genroj laŭ graveco eksuperas la kortezan kavaliran amkantadon.

La unuaj dokumentitaj mezepokaj amkantistoj estas la trobadoroj en suda Francio. La lingvaĵo de iliaj kantoj en la moderna epoko ofte nomatas provenca lingvo, kiu tamen ne nur ampleksas la okcitanan dialekton de la regiono Provenco, sed speco de okcitana interdialekta literatura lingvo, kiu alprenas elementojn el pluraj okcitanaj dialektoj. La amkantado de la sudfrancaj trobadors, pli poste ankaŭ de la nordfrancaj trouvères, havas esencan influon al la komencoj de la germanlingva mezepoka amkantado.

Post la komenca instigo el la mezepoka Franclingvio, la "lingva artaĵo" de la mezaltgermana mezepoka amkantado poste evoluas sendepende.

El sociologia vidpunkto, la kavalira mezepoka amkantado esence estas nobela hobio, kaj ene de la korteza kavalira kulturo estas disciplino en la konkuro inter altnobelaj kavaliroj – analogie al aliaj disciplinoj de konkuro, ekzemple en kavalira turniro.

La sukcesa prezento de mezepoka amkanto fare de kavaliro unuarigarde kompreniĝas kiel pruvo de kultura kompetenteco – simile al sukceso en ĉasado aŭ en kavalira turniro. La kanto direktiĝas al honorata damo de la societo, sed ne estas esprimo de privataj interhomaj rilatoj (kvankam ne ĉiam estas centprocente ekskludebla, ke la kantanto kaj la prikantata damo tamen havus sekretan intiman rilaton, sed tiukaze temus pri granda escepto). Mezepoka amkanto ne estas romantika esprimo de emocio, kaj ankaŭ ne lirikaĵo laŭ propraj travivaĵoj, sed kavalire kaj etike normigita lingva kaj muzika rito. De la germanlingva mezepoka amkantado inspiriĝis la sekva itallingva ama liriko de la dolce stil nuovo ekde Francesco Petrarca, kiu nun, dum la komenciĝinta renesanco, tamen ne restis privilegio nur de la nobelaj kavaliroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search